Za darmo

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde

Tekst
iOSAndroidWindows Phone
Gdzie wysłać link do aplikacji?
Nie zamykaj tego okna, dopóki nie wprowadzisz kodu na urządzeniu mobilnym
Ponów próbęLink został wysłany

Na prośbę właściciela praw autorskich ta książka nie jest dostępna do pobrania jako plik.

Można ją jednak przeczytać w naszych aplikacjach mobilnych (nawet bez połączenia z internetem) oraz online w witrynie LitRes.

Oznacz jako przeczytane
Czcionka:Mniejsze АаWiększe Aa

La rakonto de Doktoro Lanyon

La naŭan de januaro, jam antaŭ kvar tagoj, mi ricevis per la vespera liverado rekomenditan leteron, adresitan per la mano de mia kolego kaj malnova lerneja kunulo, Harry Jekyll. Tio multe min surprizis, ĉar ni tute ne kutimis interkorespondi; mi lin vidis, ja kunmanĝis kun li, la antaŭan vesperon, kaj mi povis imagi en nia interrilato nenion, kio povus pravigi la formalaĵon de rekomendo. La enhavo pligrandigis mian miron, ĉar la letero estis jene esprimita:

«Kara Lanyon,

«Vi estas unu el miaj plej malnovaj amikoj, kaj kvankam ni de tempo al tempo malkonsentis pri sciencaj aferoj, mi ne povas rememori, almenaŭ miaflanke, ian rompiĝon en nia amo unu al la alia. Neniam estis tago en kiu, se vi estus dirinta al mi: Jekyll, mia vivo, mia honoro, mia prudento dependas de vi, – mi ne oferus mian tutan havon aŭ mian maldekstran manon por vin helpi. Lanyon, mia vivo, mia honoro, mia prudento, ĉio estas en viaj manoj; se vi mankos al mi hodiaŭ nokte, mi pereos. Vi povus suspekti, post ĉi tiu antaŭparolo, ke mi estas petonta al vi, cedi ion malhonorigan. Juĝu por vi mem.

«Mi deziras, ke vi prokrastu ĉiujn aliajn rendevuojn por hodiaŭ nokte, eĉ ja se oni vin alvokus al la lito de imperiestro; ke vi prenu veturilon, escepte se via propra kaleŝo estus efektive ĉe la pordo, kaj kun tiu ĉi letero en la mano, ke vi veturadu rekte al mia domo. Poole, mia ĉefservisto, havas siajn ordonojn; vi trovos lin atendantan kun seruristo vian alvenon. Vi devas tiam perforte malfermi la pordon de mia kabineto, kaj vi devas eniri sola; malfermi la vitran ŝrankon (litero E) maldekstre, disrompante la seruron, se ĝi estos ŝlosita, kaj eltiri, kun ĝia tuta enhavo tia, kia ĝi staras, la kvaran tirkeston de la supro aŭ (kio estas sama) la trian de la malsupro. En mia ekstrema afliktiĝo mi havas morbidan26 timon, malĝuste direkti vin; sed, eĉ se mi eraras, vi ekkonos la ĝustan tirkeston laŭ ĝia enhavo: kelkaj pulvoroj, boteleto, kaj papera libro. Tiun ĉi tirkeston mi petas vin reporti kun vi al Cavendish Square ĝuste tian, kia ĝi estas.

«Jen la unua parto de la servo; nun pri la dua. Vi devus reveni; se vi ekiros tuj post kiam vi ricevos tiun ĉi leteron, jam longe antaŭ la noktomezo; sed mi lasos al vi ĝis tiam, ne nur pro timo al unu el tiuj malhelpoj, kiujn oni povas nek forbari nek antaŭvidi, sed ĉar horo, en kiu viaj servistoj estos jam kuŝiĝintaj, estos preferinda por tio, kio tiam restos farota.

«Je la noktomezo, do, mi petas, ke vi estu sola en via konsultejo, ke vi enlasu en la domon per via propra mano homon, kiu sin prezentos en mia nomo, kaj ke vi metu en liajn manojn la tirkeston, kiun vi estos elportinta el mia kabineto. Tiam vi estos plenuminta vian rolon, kaj elgajninta mian koran dankon. Post kvin minutoj, se vi insistos pri klarigo, vi estos kompreninta, ke ĉi tiuj aranĝoj estas plej ekstreme gravaj; kaj ke, per la neplenumo de eĉ unu el ili, kiel ajn fantaziaj ili ŝajnas, vi povas esti ŝarĝinta vian konsciencon je mia morto aŭ la pereo de mia prudento. Kvankam mi fidas, ke vi ne konsideros kiel malseriozan tiun ĉi peton, mia koro malleviĝas kaj mia mano tremas jam ĉe la penso pri ties ebleco. Pripensu pri mi en tiu ĉi horo, en stranga loko, suferanta sub mallumo de mizero, kiun neniu imago povas trograndigi, kaj tamen bone scianta, ke, se vi nur akurate min servos, miaj ĉagrenoj forruliĝos kiel rakonto dirita. Servu min, mia kara Lanyon, kaj savu vian amikon,

H. J.»

«P.S. Mi jam sigelis ĉi tiun leteron, kiam frapis mian animon alia teruro. Estas eble, ke mankos al mi la poŝto, kaj ke ĉi tiu letero ĝis morgaŭ matene ne estos inter viaj manoj. Tiuokaze, kara Lanyon, plenumu mian komision dum la tago je momento por vi la plej oportuna; kaj atendu je noktomezo la denovan alvenon de mia sendito. Eble, tiam estos tro malfrue; kaj, se tiu nokto pasos sen okazo, vi scios, ke Henry Jekyll vi jam ne revidos plu.»

Post la legado de tiu ĉi letero, mi decidis, ke mia kolego estas nepre freneza; sed ĝis tiam, kiam tio estos pruvita preter ĉia ebleco de dubo, mi sentis min devigita plenumi lian peton. Ju malpli mi komprenis tiun ĉi konfuzaĵon, des malpli mi trovis min kapabla juĝi pri ĝia graveco; kaj alvokon tiamaniere esprimitan, mi ne povus malatenti sen grava respondeco. Mi do leviĝis tuj de l’ tablo, eniris fiakron kaj veturis rekte al la domo de Jekyll. La servisto atendis mian alvenon; li estis ricevinta per la sama liverado kiel mi, rekomenditan leteron de instrukcio, kaj tuj venigis seruriston kaj ĉarpentiston. Tiuj alvenis jam dum ni parolis; kaj ni iris kune al la ĥirurgia teatro de la iama D-ro Denman, de kie (kiel vi sendube scias) oni plej oportune eniras en la privatan kabineton de D-ro Jekyll. La pordo estis tre fortika, kaj la seruro bonega; sed fine, post duhora laborado, la pordo staris malfermita. La ŝranko markita E estis neŝlosita; kaj mi eltiris la tirkeston, plenigis ĝin je pajlo, envolvis ĝin en littukon kaj reportis ĝin kun mi al Cavendish Square. Tie mi esploris ĝian enhavon. La pulvoroj estis sufiĉe nete faritaj, sed ne kun la lerteco de la profesia drogisto; do evidente estis, ke ili estas private faritaj de D-ro Jekyll; kaj malferminte unu el la kovriloj, mi trovis tion, kio ŝajnis al mi esti simpla kristaleca salo blanka. La botelo, al kiu mi poste turnis la atenton, estis duonplenigita de sangruĝa fluidaĵo tre akra al la flaro, kaj kiu ŝajnis al mi enhavi fosforon kaj ian volatilan eteron. Pri la aliaj ingrediencoj mi ne povis diveni. La libro estis ordinara notlibreto, kaj enhavis malmulton krom serio da datoj. Tiuj kovris periodon de multaj jaroj; sed mi rimarkis, ke la enskriboj ĉesis preskaŭ antaŭ unu jaro kaj tute abrupte. Jen jen mallonga noto estis aldonita al dato, plej ofte ne pli ol sola vorto; «duobla» okazis eble sesfoje tra tuto de kelkcento da enskriboj; kaj unufoje «tuta malsukceso!!!» Nu, kiel povus la ĉeesto de tiuj objektoj en mia domo tuŝi aŭ la honoron, la mentosanecon, aŭ la vivon de mia kaprica amiko? Se lia sendito povus iri al unu loko, kial ne al alia? Kaj eĉ se ja estus efektive ia malhelpo, kial mi devas akcepti tiun sinjoron sekrete? Ju pli mi pripensadis, des pli mi konvinkiĝis, ke mi interrilatas kun kazo de ia cerba malsano; kaj kvankam mi forsendis mian servistaron kuŝiĝi, mi tamen ŝarĝis malnovan revolveron, por ke mi povu eventuale min defendi.

La noktomeza horo apenaŭ sonoris super Londono, kiam iu frapetis mallaŭte sur la pordo. Mi mem iris malfermi, kaj trovis malgrandulon, sin duonapogantan kontraŭ la kolonoj de la portiko.

– Ĉu vi venis de D-ro Jekyll? mi demandis. Li jesis per ĝenita gesto, kaj kiam mi petis lin enveni, li ne obeis sen serĉa rigardeto posten en la mallumon de la placo. Estis policano ne malproksime, alvenanta kun la lumo de lia lanterno malkovrita, kaj ŝajnis al mi, ke ĉe la vido mia vizitanto ektremas kaj plirapidas.

Tiuj detaloj, mi konfesas, ja malagrable min impresis; kaj dum mi sekvis lin en la helan lumon de mia konsultejo, mi tenis mian manon preta sur mia defendilo. Ĉi tie fine mi povis klare lin observi. Mi antaŭe neniam vidis lin, pri tio mi estis certa. Li estis malgranda, kiel mi diris; min frapis, krom tio, la abomeniga esprimo de lia vizaĝo, kun ĝia rimarkinda kombino de granda muskola moviĝemeco kun granda ŝajna malforteco de konstitucio, kaj laste, sed ne malpleje, la stranga subjektiva maltrankvileco kaŭzata de lia proksimeco.

Tiu lasta iom similis ekatakon de rigoro, kaj estis akompanata de tute rimarkebla malrapidiĝo de la pulso. En la momento mem, mi atribuis tion al ia idiosinkrazia, persona malplaĉa, kaj nur iom miris la akutecon de la simptomoj; sed de tiu tempo io iel kredigis al mi, ke la kaŭzo de tio kuŝas multe pli profunde en la homa naturo mem, kaj dependas de io pli nobla, ol la principo de l’ malamo.

Tiu persono (kiu tiel, jam de la unua momento de sia alveno, naskis ĉe mi kion mi povas nur nomi naŭzoplena scivolo) estis vestita laŭ maniero, kiu ĉe ordinara persono estus ridinda; t.e. liaj vestoj, kvankam faritaj el riĉa kaj bongusta ŝtofo, estis treege tro grandaj por li laŭ ĉiu mezuro. La pantalono pendis ĉirkaŭ la kruroj kaj estis suprenfaldita por teni ĝin for de la tero, la talio de la redingoto troviĝis sub liaj koksoj, kaj ĝia kolumo vastiĝis larĝe sur liaj ŝultroj. Sed, strange diri, tiu ĉi ridindega vestaĵo tute ne ridigis min. Pli ĝuste ja, tial ke estis io kontraŭnorma kaj monstra en la esenco mem de la estaĵo, kiu nun staris kontraŭ mi, io enkateniganta, surprizanta kaj naŭzanta, ŝajnis, ke tiu ĉi nova neegaleco nur ĝin konvenis, kaj intensigis; tiel, ke al mia intereso pri la karaktero de tiu homo estis aldonita scivolo pri lia deveno, lia vivo, lia havo kaj rango en la mondo. Tiuj observoj, kvankam por meti ilin sur paperon bezonis tiel grandan spacon, tamen okupis nur kelkajn momentojn. Mia vizitanto ja brulis pro ia sombra27 eksciteco.

– Ĉu vi ĝin havas? li kriegis, ĉu vi ĝin havas?

Kaj tiel viva estis lia malpacienco, ke li eĉ la manon metis sur mian brakon kaj volis skui min. Mi depuŝis lin, konsciante ĉe lia ektuŝo, ian glacian spasmon tra miaj vejnoj.

 

– Atendu, sinjoro, mi diris. Vi forgesas, ke mi ankoraŭ ne havas la plezuron koni vin. Sidiĝu, mi petas.

– Pardonu al mi, D-ro Lanyon, li respondis, sufiĉe ĝentile. Tio, kion vi diris, estas prava; kaj mia malpacienco nun jam preterpasis mian ĝentilecon. Mi venis ĉi tien laŭ la instigo de via kolego, D-ro Harry Jekyll, pri afero iome grava; kaj mi sciiĝis… li paŭzis kaj levis la manon al la gorĝo kaj mi povis rimarki, malgraŭ lia kvieta mieno, ke li baraktas kontraŭ la alproksimiĝo de la histerio, – mi sciiĝis, ke tirkesto…

– Jen, sinjoro, mi diris, montrante la tirkeston, kie ĝi kuŝis sur la planko post tablo kaj ankoraŭ kovrita per tuko.

Li eksaltis al ĝi kaj poste haltis kaj metis manon al la koro; mi povis aŭdi, kiel grincas liaj dentoj pro la konvulsia ago de liaj makzeloj; kaj lia vizaĝo fariĝis tiel morte pala, ke mi ektimis pri lia vivo kaj prudento.

– Trankviligu vin! mi diris.

Li turnis al mi terurigan rideton kaj, kvazaŭ kun la decideco de la malespero, forŝiris la tukon. Vidante ĝian enhavon, li aŭdigis unu laŭtan singulton de tiel intensa senpremiĝo, ke mi sidis kiel ŝtonigita. Kaj la momenton poste, per voĉo jam sufiĉe regata:

– Ĉu vi havas gradigitan glason? li demandis.

Mi stariĝis iom sindevige kaj donis al li, kion li petis.

Li dankis min per rideto, mezuris kelke da gutoj de la ruĝa fluidaĵo, kaj alŝutis unu el la pulvoroj. La miksturo, kiu unue havis duberuĝan nuancon, komencis, dum la solviĝado de la kristaloj, plihele koloriĝi, aŭdeble ŝaŭmadi kaj disĵeti fumetojn. Subite, kaj ĉe la sama momento, la kvazaŭbolado ĉesis kaj la miksturo transkoloriĝis en malpalan purpuron, kiu malintensiĝis pli malrapide en palan verdon. Mia vizitanto, kiu observadis tiujn metamorfozojn per vigla okulo, ridetis, starigis la glason sur la tablon, kaj poste sin turnis kaj rigardis min kun serĉa mieno.

– Kaj nun, li diris, por decidi tion, kio restas. Ĉu vi estos saĝa? Ĉu vi permesos gvidi vin? Ĉu vi permesos, ke mi prenu ĉi tiun glason en mian manon kaj eliru el via domo sen plua parolado? Aŭ ĉu la avideco de l’ scivolo tro multe vin regas? Pripensu antaŭ ol respondi, ĉar farata estos, kiel vi decidos. Laŭ via decido, vi restos tiel sama kiel vi antaŭe estis, nek pli riĉa, nek pli saĝa, escepte se la sento pri servo farita al homo en morta danĝero povas esti konsiderita ia riĉeco de l’ animo. Aŭ, se vi preferos elekti novan regionon de la scio kaj novajn vojojn al la renomo, la potenco por tio estos malkaŝita al vi ĉi tie, en ĉi tiu ĉambro, tuj kaj senprokraste kaj plenumiĝos antaŭ via rigardo tia miregindaĵo, kia ŝancelus la nekredemon de Satano.

– Sinjoro, mi diris, ŝajnigante indiferentecon, kiun mi vere tute ne havis, vi parolas per enigmoj, kaj vi eble ne miros, ke mi vin aŭskultas ja sen tre forta impreso de kredo. Sed mi jam iris tro malproksimen sur la vojo de neklarigeblaj servoj, por halti antaŭ ol vidi ĝian finon.

– Estas bone, respondis mia vizitanto. Lanyon, vi memoras viajn ĵurojn; kio sekvos, tio estos sub la sigelo de nia profesio. Kaj nun, vi kiu jam de tiel longe estas ligita al la plej mallarĝaj kaj materialismaj ideoj, vi kiu neis la efikecon de la transcenda medicino, vi kiu mokis viajn superulojn, – rigardu!

Li almetis la glason al siaj lipoj, kaj eltrinkis per unu engluto. Sekvis krio; li balanciĝis, ŝanceliĝis, ekkaptis la tablon kaj tenegis, rigardegante kun injektitaj okuloj, spiregante el malfermita buŝo; kaj dum mi rigardis, venas, mi pensis, ŝanĝo – li ŝajnis ŝveli – lia vizaĝo subite nigriĝis kaj la trajtoj ŝajnis fandiĝi kaj aliiĝi – kaj momenton poste mi eksaltegis sur miajn piedojn kaj malantaŭen ĝis la muro, kun la brako levita por min ŝirmi kontraŭ tiu miregindaĵo, kun la mento premegata de teruro.

– Dio! mi kriegis, kaj Dio! ree kaj ree; ĉar tie antaŭ miaj okuloj – pala kaj skuita, kaj duonsvenanta, kaj palpserĉanta antaŭ si per la manoj kvazaŭ homo reveninta el la morto – tie staris Harry Jekyll!

Tion, kion li diris al mi dum la sekvanta horo, mi ne povas decidiĝi meti skribe sur paperon. Mi vidis tion, kion mi vidis; mi aŭdis tion, kion mi aŭdis, kaj ĝi naŭzis mian animon; kaj, tamen, nun kiam tiu vidaĵo jam malaperis de miaj okuloj, mi al mi demandas, ĉu mi ĝin kredas? kaj mi ne povas respondi. Mia vivo estas skuita ĝis la radikoj; la dormo forlasis min; la plej mortiga teruro kunsidas kun mi je ĉiuj horoj de la tago kaj nokto; mi sentas, ke miaj tagoj estas kalkulitaj, ke mi devos morti; kaj, tamen, mi mortos nekredanta. Kaj la morala malnobleco, kiun tiu viro eĉ kun larmoj de la pento senvualigis al mi, tion mi ne povas, eĉ en mia memoro pripensi, sen eksalto de teruro. Nur mi diros, Utterson, kaj tio (se vi povos vin devigi kredi ĝin) jam pli ol sufiĉos. La estaĵo, kiu tiun nokton englitis en mian domon, estis, laŭ la konfeso de Jekyll mem, konata sub la nomo Hyde kaj serĉata en ĉiuj anguloj de la lando kiel la mortiginto de Carew.

Hastie28 Lanyon.

La plena deklaro pri la afero; skribita de Doktoro Jekyll

Mi naskiĝis en la jaro 18…a, heredonto de granda riĉeco, naturdotita plie per bonegaj talentoj, inklina laŭ karaktero al la laboremo, amanta la estimon de la saĝuloj kaj bonuloj inter miaj kunhomoj, kaj, tial – kion oni povus supozi – kun ĉia garantio por honoroplena kaj distingata estonteco. La plej malbona el miaj kulpoj, efektive, estis ia malpacienca gajeco de temperamento, tia, kia ĉe multaj faris la feliĉecon, sed kian mi trovis malfacile akordigebla kun mia ĉiondeviga deziro tenadi alte la kapon kaj elmontradi pli ol ordinare gravan vizaĝon antaŭ la publiko. Okazis el tio, ke mi kaŝis miajn plezurojn, kaj ke, atinginte la aĝon de l’ pripensado kaj komencinte ĉirkaŭrigardi kaj konsideri mian progreson kaj lokon en la mondo, mi jam staris kompromitita en profunde trompa maniero de vivo. Multaj homoj eĉ fanfaronegus tiajn neregulaĵojn, pri kiaj mi estis kulpa; sed pro la altaj celoj, kiujn mi al mi antaŭmetis, mi rigardis kaj kaŝis ilin kun sento de honto preskaŭ morbida. Estis do pli la postulema naturo de miaj aspiroj, ol ia speciala malnobleco de miaj kulpoj, kiu faris min tio, kio mi estis, kaj per fosaĵo eĉ pli profunda ol ĉe la plejmulto, disigis en mi tiujn regionojn de la Bono kaj Malbono, kiuj dividas kaj kompletigas la duoblan naturon de la homo.

Kvankam mi estis tiel profunde duoblaganto, mi neniel estis hipokritulo; miaj ambaŭ flankoj estis tute seriozaj; mi ne estis pli mi mem, kiam mi forlasis la sindetenadon kaj ĵetis min en la honton, ol kiam mi laboradis malkaŝe pri la disvastigo de la scio, aŭ pri la forigo de l’ doloro kaj la sufero. Kaj hazarde okazis, ke la direkto de miaj sciencaj studoj, kiuj kondukis tute al la mistikismo kaj al la transcendismo, reagis kaj forte lumigis sur ĉi tiun konscion pri la ĉiama batalado inter miaj membroj. Kun ĉiu tago, kaj de ambaŭ flankoj de mia inteligento, la morala kaj la intelekta, mi tiel alproksimiĝis konstante al tiu vero, per kies parta eltrovo mi estas kondamnita al tia terura pereo, nome: la vero, ke la homo efektive ne estas unu, sed du. Estis ĉe la morala flanko, kaj en mia propra persono, ke mi lernis konstati la entutan kaj primitivan duecon de la homo, mi eksentis pri la du naturoj, kiuj konkuradis en la kampo de mia konscienco, ke eĉ se oni povus prave eliri, ke mi estas unu aŭ la alia, tio estas nur tial, ke mi estis radike ambaŭ, kaj jam frue en mia vivo, eĉ antaŭ ol la direkto de miaj sciencaj eltrovoj komencis inspiri la plej nudan eblecon de tia miraklo, mi kutimiĝis pensadi kun plezuro, kiel en amata revo, pri la disigo de tiuj elementoj. Se nur ĉiu, mi diris al mi, povus esti loĝigita en apartan identaĵon, tiam de la vivo estus forprenita ĉio, kio estis neelportebla; la maljustulo povus iri laŭ sia vojo, liberigite de la aspiroj kaj riproĉado de sia pli pia ĝemelo, kaj la justulo povus iri konstante kaj sendanĝere sur sia vojo supren, farante bonaĵojn, en kiuj troviĝas lia plezuro, kaj jam ne plu elmetata kontraŭ la malhonoro kaj la pentofarado pro ĉi tiu ekstera malbono. Por la homaro estas ja malbeno, ke tiuj reciproke maltaŭgaj faskeroj estis tiel kunligitaj, ke en la doloregata ventro de l’ konscio, ĉi tiuj polusaj ĝemeloj senĉese interbatalas. Kiel do ilin disigi?

Ĝis tie atingis miaj pripensadoj, kiam, kiel mi jam diris, la misteron komencis klarigi flanka lumo de la tablo laboratoria. Mi komencis elsenti, pli profunde ol ĝis nun estis dirite, la tremantan nemateriecon, la nebulsimilan ŝanĝiĝemecon de ĉi tiu ŝajne fortika korpo, en kiu ni marŝas vestitaj. Mi konstatis, ke kelkaj ĥemiaj agentoj havas la kapablon, skui kaj malantaŭentiri tiun karnan vestaĵon, tutsame kiel vento povus skui la kurtenojn de pavilono. Mi ne nur rekonis mian naturan korpon apartan de la nura aŭro kaj radilumo de kelkaj el la potencoj el kiuj konsistis mia spirito, sed ankaŭ sukcesis kunmeti drogon per kiu tiuj potencoj povus esti detronigitaj de ilia supereco, kaj per kiu dua formo kaj vizaĝo povus esti anstataŭigitaj, neniel malpli naturaj al mi, pro tio ke ili estis la esprimo de pli malnoblaj elementoj de mia animo.

Mi hezitis longe antaŭ ol provi praktike tiun ĉi teorion. Mi bone sciis, ke mi riskas morti; pro tio, ke iu drogo, kiu tiel potence regis kaj skuis la citadelon mem de la individueco, povus, per la plej eta parto de superdozo aŭ la plej malmulta maloportuneco pri la momento de elmontro, tute forviŝi tiun nematerian loĝejon, kies ŝanĝon per ĝia efiko mi atendis. Sed la tento al eltrovo tiel eksterordinara kaj profunda, fine venkis la sugestiojn de la timo. Mi jam antaŭlonge pretigis mian tinkturaĵon; mi tuj aĉetis, de firmo de apotekistoj, grandan kvanton de iu speciala salo, kiun mi sciis per miaj eksperimentoj esti la lasta ingredienco bezonata, kaj malfrue en unu malbenita nokto, mi kunmetis la elementojn, rigardis ilin boli kaj fumi kune en la glaso, kaj kiam la agitiĝo ĉesis, kun forta ardo de kuraĝo mi eltrinkis la miksturon.

Sekvis doloregoj plej turmentaj: grincado de la ostoj, mortiga naŭzo, kaj teruro de spirito, ne malpli intensa, ol tiu sentebla en horo de l’ naskiĝo aŭ de l’ morto. Poste, tiuj agonioj rapide ekkvietiĝis, kaj mi rekonsciiĝis kvazaŭ el granda malsano. Estis io stranga en miaj sentoj, io nepriskribeble nova, kaj, pro ĝia noveco, nekredeble dolĉa. Mi sentis min pli juna, pli malpeza, pli feliĉa en mia korpo; interne mi konsciis pri iu kapturnanta senzorgeco, pri fluado de malordaj voluptemaj imagoj, kurantaj kiel muelilfluo tra mia fantazio, pri disiĝo de la ligiloj de l’ devo, pri nekonata sed ne senkulpa animolibereco. Mi sciis, kun la unua enspiro de tiu ĉi nova vivo, ke mi estas pli malvirta, dekoble pli malnobla, ke mi vendiĝis kiel sklavo al mia originala malbono, kaj la penso, en tiu momento, stimulis kaj gajigis min kiel vino. Mi etendis la manojn, ĝojegante en la noveco de tiuj sentoj, kaj ĉe tio, mi subite eksciis, ke mia staturo iom malgrandiĝis. En tiu tempo ne estis spegulo en mia ĉambro; tiu, kiu staras apud mi dum mi nun skribas, estis tien portita poste, kaj por la celo mem de tiuj aliformiĝoj. La nokto, tamen, jam preskaŭ tagiĝis; la loĝantoj de mia domo kuŝadis plej profunde dormantaj, kaj mi decidis, ekscitita kiel mi estis de espero kaj triumfo, riski iri sub mia nova formo al mia dormoĉambro. Mi transiris la korton, mi glitis tra la koridorojn, kiel fremdulo en mia propra domo, kaj alveninte en mian ĉambron, mi vidis, la unuan fojon, la aspekton de Edward Hyde.

Mi devas paroli ĉi tie pri mia teorio sole, ne dirante tion, kion mi scias, sed tion, kion mi supozas la plej verŝajna. La malbona parto de mia naturo estis malpli fortika, malpli disvolvita, ol la bona, kiun mi ĵus eksigis. Plie, en la daŭro de mia vivo, kiu estis estinta, malgraŭ ĉio, naŭ dekone vivo de l’ penado, de l’ virto kaj de l’ memregado, la malbona parto estis multe malpli ekzercita kaj eluzita. Kaj tial okazis, mi pensas, ke Edward Hyde estis tiom pli malgranda, pli maldika, pli juna ol Harry Jekyll. Kiel la bono ekbrilis el la vizaĝo de unu, tiel same la malbono estis skribita larĝe kaj klare sur tiu de la alia. Plie, la malbono lasis sur tiu korpo la stampon de kripleco kaj kadukeco. Kaj tamen, kiam mi rigardis tiun malbelan monstron en la spegulo, mi konsciis nenian antipation, kontraŭe, mi sentis ja eksalton de bonveno. Ĉi tio, ankaŭ, estis mi. Ĝi ŝajnis natura kaj homa. Laŭ miaj okuloj, ĝi portis pli vivan bildon de l’ spirito, ĝi ŝajnis pli difinita kaj unuobla, ol la neperfekta kaj dividita vizaĝo, kiun mi ĝis nun kutimis nomi la mia. Kaj ĝis tiu punkto mi estis sendube prava. Mi rimarkis ke, kiam mi portis la ŝajnon de Edward Hyde, neniu povis alproksimiĝi al mi sen videbla antipatio de l’ karno. Ĉi tio, laŭ mia opinio, estis tial, ke ĉiuj homoj, kiaj ni renkontas ilin, estas kunmiksitaj el la bono kaj la malbono, kaj, Edward Hyde, sola, en la vicoj de l’ homaro, estis pura malbono. Nur momenton mi restis antaŭ la spegulo; mi devis ankoraŭ provi la duan kaj decidigan eksperimenton; restis ankoraŭ konstati, ĉu mi perdis nerepreneble mian individuecon, kaj devos antaŭ la tagiĝo forkuri el domo jam ne plu mia, kaj, rapidante returnen al mia kabineto, mi denove pretigis kaj trinkis la miksturon, denove suferis la turmentegojn de tiu kvazaŭmorto kaj rekonsciiĝis denove kun la karaktero, la staturo, kaj la vizaĝo de Harry Jekyll.

 

En tiu nokto mi estis atinginta la fatalan kruciĝon de l’ vojoj. Se mi estus alproksimiĝinta al mia eltrovaĵo laŭ pli nobla spirito, se mi estus riskinta mian eksperimenton dum mi estis sub la influo de malavaraj aŭ piaj aspiroj, ĉio estus alie, kaj, el tiuj agonioj de l’ morto kaj naskiĝo, mi estus elirinta anĝelo anstataŭ diablo. La drogo povis neniel distingi, nek diabla nek dia ĝi estis; ĝi nur skuis la pordojn de l’ malliberejo de mia temperamento, kaj, kiel ĉe la kaptitoj en Philippi, elkuris tio, kio interne staris. En tiu tempo mia virto dormetis; mia malvirto, vekadita de l’ ambicio, kaptis vigle kaj rapide la okazon, kaj la rezultinta elĵetaĵo estis Edward Hyde. Tial, kvankam mi nun havis tiel du karakterojn, kiel ankaŭ du mienojn, unu estis tute malbona, kaj la alia estis ankoraŭ la malnova Harry Jekyll, tiu malharmonia kombinaĵo pri kies virtigo kaj plibonigo mi jam lernis malesperi. La ŝanĝo do estis tute al la pli malbona flanko.

Eĉ en tiu tempo, mi ankoraŭ ne tute venkis mian antipation kontraŭ la tedeco de vivo de studado. Mi ankoraŭ foje havis inklinon al gajeco, kaj, pro tio, ke miaj plezuroj estis, je l’ plej indulga nomo, ne tro dignoplenaj, kaj ĉar mi ne nur estis bone konata kaj honore estimata, sed ankoraŭ fariĝis maljunulo, ĉi tiu nekonsekvenceco de mia vivo fariĝis por mi ĉiutage pli ĝenanta. Estis ĉitiuflanke, ke mia nova potenco tentis min ĝis sklaviĝo. Necesis nur trinki la miksaĵon, por tuj demeti la korpon de l’ fama profesoro, kaj surmeti, kiel densan mantelon, tiun de Edward Hyde.

Mi ridetis pro la ideo; ĝi ŝajnis al mi, tiutempe, humoraĵo, kaj mi faris miajn pretigojn kun la plej granda zorgo. Mi luis kaj meblis tiun domon en Soho, al kiu Hyde estis postsigne sekvota de la polico; mi dungis, kiel dommastrinon, virinon, kiun mi bone sciis silenta kaj senskrupula. Aliflanke mi sciigis al mia servistaro, ke iu S-ro Hyde (kiun mi priskribis) devos havi plenan liberecon kaj aŭtoritaton en mia domo sur la placo; kaj por ŝirmi min kontraŭ eventualaj akcidentoj, mi eĉ faris tie vizitojn kaj igis min bone konata persono en mia dua rolo. Poste mi faris tiun testamenton, kiun vi tiom multe kontraŭparolis, tiamaniere ke, se io okazus al mi en la persono de D-ro Jekyll, mi povus transiri en tiun de Edward Hyde sen mona perdo. Kaj tiel ĉirkaŭita de remparoj, kiel mi supozis, sur ĉiu flanko, mi komencis profiti la strangan imunecon de mia situacio.

Jam okazis ja, ke la homoj dungis bravulaĉojn por fari iliajn krimojn, dum ilia propra persono kaj reputacio sidis ŝirmate. Mi estis la unua, kiu tion faris por propra plezuro. Mi estis la unua, kiu povis tiel klopodi antaŭ la publika okulo kun ŝarĝo de afabla respektindeco, kaj jen, en la daŭro de momento, kiel ia lerneja bubo deŝiri tiujn pruntaĵojn kaj salti kapon antaŭe en la maron de l’ libereco. Sed por mi, en mia netravidebla mantelo, la sendanĝereco estis absoluta. Pensu nur – mi eĉ ne ekzistis! Nur permesu al mi trakuri en mian laboratorion, donu al mi nur du-tri sekundojn por miksi kaj gluti la trinkaĵon, kiu staris ĉiam preta, kaj Edward Hyde, kion ajn li estus farinta, forpasus kiel spirnebuleto sur spegulo, kaj jen, anstataŭ li, kviete en sia hejmo, pretigante la noktomezan lampon en sia studejo, homo, kiu povis senriske ridi je l’ suspekto, troviĝus Harry Jekyll.

26Morbida: Malsanaĉa, kvazaŭ malsaneta. A. morbid; Fr. morbide; G. krankhaft; H. mórbido.
27Sombra: malluma, malhela, malgaja, ĉagrena, melankolia. A. sombre; Fr. sombre; G. düster, finster, dunkel, trüb; H. sombrio; obscuro, triste.
28Elp. Hesti.